|
Luiza CAROL
Naskiĝis je la 1-a de marto 1947 en Bukareŝto (Rumanujo). Loĝas en Israelo ekde 1980. Instruisto pri la angla kaj piano. Verkas en pluraj lingvoj, por diversaĝaj legantoj: poemojn, prozaĵojn, teatraĵojn, kantojn, tradukojn, eseojn. Inter 1989 2004, ŝi estis en la redaktostabo de "Voices Israel" internacia revuo pri angla poezio. Ekde 2008, ŝi estas en la redaktostaboj de la jenaj Esperantaj revuoj: - "Esperantista Vegetarano", eldonita en Hungarujo, - "Internacia Pedagogia Revuo", eldonita en Hungarujo, - "La Karavelo"- beletra revuo eldonita en Portugalujo. Ano de la jenaj asocioj: - "International Center of Women Playwrights" (Internacia centro de teatraĵverkistinoj), - "Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio", - "Universala Esperanto-Asocio", - "Esperanto-Ligo en Israelo", - "Voices" (grupo de poetoj en la angla), - "Esperanto-Amikaro de CDELI" (Amikoj de la esperantista centro CDELI in Svisujo).
Kelkaj el la libroj: - "Exerciţii-poezii pentru cei mai mici copii" (Ekzercopoemoj por la plej maljunaj infanoj) poemoj por prononco, en la rumana, 1976. - "Ţară, ţară, primăvară" (Lando, lando, printempo) porinfanaj poemoj, en la rumana, 1978. - "Vocile metamorfozelor" (Voĉoj de metamorfozoj) poemoj en la rumana, 1980. - "SOS" poemoj en la angla, 1992. - "Urs şi piatră" (Urso kaj ŝtono) fabloj en la rumana, 1994. - "Corabia" (La ŝipo) poemoj en la rumana, 1997. - "Jurnalul fericirii mele" (Taglibro pri mia feliĉo) poemoj en la rumana, 1999. - "Şah. Aventuri în lumea de jucărie." (Ŝako. Aventuroj en la ludilmondo) porinfanaj fabeloj en la rumana, 2000. - "Albăstrica şi alte poveşti"/ "Bluebell And Other Stories" (Blunjo kaj aliaj rakontoj) porinfanaj rakontoj en la rumana kaj la angla, 2000. - "Rakontoj por ĉiuj aĝoj" rakontoj en Esperanto, 2009.
Kelkaj el la teatraĵoj: - "Dark Lady", mallonga teatraĵo, unuafoje prezentiata en la angla en 2007. - "Miss Moonlight" (Fraǔlino Lunalum'), mallonga teatraĵo, unuafoje prezentita en la angla en 2007. - "Le Jour étoilé" (La steloplena tago), oratoria libreto en la franca. Muziko: Steve Muriset. Unuafoje prezentita en februaro 2010 en Neuchâtel, Svisujo.
Studoj: - La lernejo "Iulia Haşdeu" en Bukareŝto (1953 1964) - Alta lernejo pri muziko no. 2 en Bukareŝto (1961-1965) (paralelaj studoj) - Fakultato pri la angla kaj rumana, Universitato de Bukareŝto (1964 -1969) - "lernu!" - interreta kurso pri Esperanto (aprilo 2005 - januaro 2006) - Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (pri la historio kaj kulturo de Esperanto), gvidata de Akad. D-ro Boris Kolker (aprilo 2006 - aprilo 2007).
Premioj en literaturaj konkursoj: - Unua premio en "Kansas Poetry Contest" (pri poezio en la angla), Usono 1981 - Diplomo de merito en la konkurso "Seed-In-Hand" (pri poezio en la angla), Usono 1981 - Diplomo de merito en "Ruben Rose Poetry Competition" (pri poezio en la angla), Israelo 1991 - Premio "Irina Gorun" (pri poezio en la rumana), Israelo 1995 - Dua premio en "Belartaj Konkursoj", branĉo eseo en Esperanto, Nederlando 2008 - Dua premio en "Belartaj Konkursoj", branĉo teatraĵo en Esperanto, Polujo 2009. - Tria premio en "Belartaj Konkursoj", branĉo prozo en Esperanto, Kubo 2010. - Premio en konkurso "Letero al Zamenhof" (en Esperanto), Rusujo 2010.
Aliaj literaturaj premioj kaj diplomoj: - Premio "Ianculovici" pri rumana literaturo, Israelo 1995 - Premio "Nicu Palty" (estrita de ACMEOR) pri rumana literaturo, Israelo 1998 - Diplomo por la plej bona beletraĵkritikisto en 2006, voĉdonita de "The International Poetry Translation and Research Centre" (Internacia Centro de Tradukado kaj Esploro pri Poezio) en Guanjinkiao, Ĉinujo 2007. - Premio Choi Lai Sheung por elstara beletraĵkritikisto, Ĉinujo 2010.
|
|
|